Tradukskolo de Toledo

Miniaturo de «Las Siete Partidas» kiu montras Alfonso la 10-a diktante verkojn.
Manuskripto de Kalila e Dimna.
La nuna aspekto de la Katedralo de Toledo kiu iĝis gravega tradukejo dum la 12-a jarcento

La Tradukskolo de ToledoToleda Lernejo de Tradukistoj (hispane: Escuela de Traductores de Toledo) estas la nomo kiu ofte priskribas la grupon de akademiuloj kiuj laborante kune en la grandurbo de Toledo dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj, tradukis multajn el la filozofiaj kaj sciencaj verkoj de klasika araba, de klasika greka, kaj de antikva hebrea.

La lernejo trairis du nuancitajn periodojn apartigitajn antaŭ transira fazo. La unua estis gvidita fare de ĉefepiskopo Rajmondo de Toledo en la 12-a jarcento, kiu helpis la tradukon de filozofiaj kaj religiaj verkoj, plejparte de klasika araba en la latina. Dum la epoko de la reĝo Alfonso la 10-a dum la 11-a jarcento, komencis periodo kiam tradukoj jam ne celis la latinan kiel la fina lingvo, sed reviziita versio de la kastilia, certigante tiel la fundamentojn de la moderna hispana lingvo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search